Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 139

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas.

2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas;

Vi komprenas mian penson de malproksime.

3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi,

Kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.

4 Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango,

Jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.

5 De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min

Kaj metis sur min Vian manon.

6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta;

Mi ĝin ne povas kompreni.

7 Kien mi iros for de Via spirito?

Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?

8 Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie;

Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas.

9 Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo,

Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:

10 Ankaŭ tie Via mano min kondukos,

Kaj Via dekstra mano min tenos.

11 Se mi diros: Mallumo min kovros,

Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:

12 Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi,

Kaj la nokto lumas kiel tago;

Mallumo fariĝas kiel lumo.

13 Ĉar Vi kreis mian internaĵon,

Formis min en la ventro de mia patrino.

14 Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita;

Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj,

Kaj mia animo tion bone konscias.

15 Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj,

Kiam mi estis kreata en kaŝiteco,

Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.

16 Mian embrion vidis Viaj okuloj,

Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj,

Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.

17 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio!

Kiel granda estas ilia nombro!

18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo;

Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.

19 Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn,

Kaj sangaviduloj foriĝu de mi!

20 Ili parolas pri Vi malice,

Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.

21 Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas,

Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.

22 Per ekstrema malamo mi ilin malamas;

Ili fariĝis por mi malamikoj.

23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron;

Provu min kaj sciu miajn pensojn.

24 Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo,

Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.