Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 145

Glorkanto de David.

1 Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo,

Kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.

2 Ĉiutage mi Vin benos,

Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne.

3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda,

Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.

4 Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn

Kaj rakontos pri Via potenco.

5 Pri la majesto de Via granda gloro

Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

6 La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos,

Kaj Vian grandecon mi rakontos.

7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco,

Kaj oni prikantos Vian justecon.

8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo,

Longetolera kaj kun granda boneco.

9 La Eternulo estas bona por ĉiuj;

Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj.

10 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj,

Kaj Viaj fideluloj Vin benos.

11 Ili raportos pri la gloro de Via regno

Kaj parolos pri Via potenco,

12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon

Kaj la majestan gloron de Lia regno.

13 Via reĝeco estas reĝeco eterna,

Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.

14 La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn

Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.

15 Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi,

Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.

16 Vi malfermas Vian manon

Kaj satigas favore ĉion vivantan.

17 Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj

Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.

18 Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas,

Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.

19 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas,

Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.

20 La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn,

Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas.

21 La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo,

Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.