Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 147

1 Haleluja!

Ĉar estas bone kanti al nia Dio,

Ĉar agrabla estas la glorkantado.

2 La Eternulo konstruas Jerusalemon,

La elpelitojn de Izrael Li kolektas.

3 Li sanigas la korprematojn

Kaj bandaĝas iliajn vundojn.

4 Li kalkulas la stelojn,

Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.

5 Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta;

Lia saĝo estas nemezurebla.

6 La Eternulo altigas la humilulojn;

Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero.

7 Kantu al la Eternulo gloradon,

Muziku al nia Dio per harpo.

8 Li kovras la ĉielon per nuboj,

Pretigas por la tero pluvon,

Kreskigas sur la montoj herbon.

9 Li donas al la bruto ĝian nutraĵon,

Kaj al la korvidoj, kiuj krias.

10 Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas;

Ne la femuroj de homo al Li plaĉas:

11 Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj,

Kiuj fidas Lian bonecon.

12 Laŭdu, ho , la Eternulon;

Gloru vian Dion, ho Cion.

13 Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj,

Li benis viajn filojn interne de vi.

14 Li donas pacon al viaj limoj,

Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

15 Li sendas Sian ordonon al la tero;

Tre rapide kuras Lia vorto.

16 Li donas neĝon kiel lanon,

Li ŝutas prujnon kiel cindron.

17 Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn;

Kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

18 Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas;

Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.

19 Li sciigas al Jakob Sian vorton,

Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

20 Tiel Li ne faras al iu alia popolo;

Kaj Liajn decidojn ili ne scias.

Haleluja!

Lugar Bíblico
Cidade / Povoado
Jerusalém
Hoje: Jerusalém, Israel
יְרוּשָׁלִַ֫םyerushalaimἹερουσαλήμHierousalēm
Jerusalém é a cidade do templo de Deus, onde moraram filhos de Judá e de Benjamim; o exército babilônio derrubou os muros da cidade (2 Reis 25:10).
31,78° N, 35,23° L
Citado em 955 versículos
Ver página completa
Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.