Pular para o conteúdo
Publicidade Remover anúncios

Psalmaro 18

Al la ĥorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de ĉi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris:

1 Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!

2 La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto,

Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas,

Mia ŝildo kaj la korno de mia savo, mia rifuĝejo.

3 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda;

Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.

4 Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto,

Kaj torentoj pereigaj min teruris;

5 La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis,

La retoj de la morto min atingis.

6 En mia premiteco mi vokis la Eternulon,

Kaj al mia Dio mi kriis;

El Sia templo Li aŭdis mian voĉon,

Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.

7 Ektremis kaj ekskuiĝis la tero,

La fundamentoj de la montoj ekmoviĝis

Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.

8 Leviĝis fumo el Lia nazo,

Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo;

Karboj ekflamis de ĝi.

9 Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren;

Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.

10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis,

Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.

11 El la mallumo Li faris al Si kovron,

Tendon Li faris ĉirkaŭ Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.

12 De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj,

Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.

13 Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo,

Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon;

Hajlon kaj brulantajn karbojn.

14 Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin;

Ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.

15 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj,

Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo,

De Via minaca voĉo, ho Eternulo,

De la kolera spirado de Via nazo.

16 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min;

Li eltiras min el grandaj akvoj;

17 Li savas min de mia potenca malamiko,

Kaj de miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.

18 Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo;

Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.

19 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon;

Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.

20 La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco;

Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.

21 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo,

Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.

22 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi,

Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.

23 Mi estis senkulpa antaŭ Li,

Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.

24 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco,

Laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj.

25 Kun favorkorulo Vi estas favorkora,

Kun piulo Vi estas pia,

26 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco,

Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.

27 Ĉar humilan popolon Vi helpas,

Sed altajn okulojn Vi malaltigas.

28 Ĉar Vi lumigas mian lumilon;

La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.

29 Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron,

Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.

30 La vojo de Dio estas perfekta;

La parolo de la Eternulo estas tute pura;

Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.

31 Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo?

Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?

32 Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto

Kaj perfektigas mian vojon;

33 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj,

Kaj starigas min sur miaj altaĵoj;

34 Kiu instruas mian manon militi,

Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.

35 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo;

Kaj Via dekstra mano subtenas min,

Kaj Via favoro min grandigas.

36 Vi larĝigas mian paŝon sub mi,

Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.

37 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin;

Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.

38 Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu leviĝi;

Ili falas sub miajn piedojn.

39 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito;

Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.

40 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn,

Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.

41 Ili krias, sed ne venas helpanto;

Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.

42 Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento;

Kiel stratan koton mi ilin forĵetas.

43 Vi savas min de popola tumulto;

Vi faras min ĉefo de la nacioj;

Popolo, kiun mi ne konas, servas min.

44 Per atentaj oreloj ili obeas min;

Aligentuloj respektegas min.

45 Aligentuloj senfortiĝas,

Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.

46 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko;

Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:

47 Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon

Kaj submetas al mi popolojn,

48 Kiu savas min de miaj malamikoj,

Altigas min super miaj atakintoj,

Kaj savas min de perfortulo.

49 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj,

Kaj pri Via nomo mi kantas.

50 Li donas grandan helpon al Sia reĝo,

Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito,

Al kaj al lia idaro, por eterne.

Pessoa
Tribo de Judá
Davi
דָוִֽדdavidΔαυιδDauid
Davi, filho de Jessé, era pastor em Belém quando Samuel o ungiu; venceu Golias, reinou sobre Israel em Jerusalém e escreveu muitos dos salmos (1 Samuel 16:13).
Significado: “Amado”
Ver página completa
Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.