Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 19

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 La ĉieloj rakontas la gloron de Dio,

Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

2 Tago al tago transdonas diron,

Kaj nokto al nokto faras sciigon.

3 Sen parolo kaj sen vortoj;

Oni ne aŭdas ilian voĉon.

4 Tra la tuta mondo iras ilia ordono,

Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj;

Por la suno Li aranĝis tendon inter ili.

5 Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,

Ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

6 Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo,

Kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj;

Kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.

7 La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon;

La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.

8 La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron;

La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.

9 La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne;

La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.

10 Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro;

Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.

11 Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili;

Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

12 Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kaŝitaj.

13 Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon,

Ke ili ne regu super mi.

Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.

14 Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi,

Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.