Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 31

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita;

Per Via justeco savu min.

2 Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min!

Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.

3 Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo;

Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

4 Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi;

Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.

5 En Vian manon mi transdonas mian spiriton;

Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

6 Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj,

Sed mi fidas la Eternulon.

7 Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro;

Ĉar Vi vidis min mizeron,

Vi eksciis la suferojn de mia animo,

8 Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko,

Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.

9 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas;

Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.

10 Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado;

Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis.

11 Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj

Kaj teruraĵo por miaj konatoj;

Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.

12 Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto;

Mi fariĝis kiel rompita vazo.

13 Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj;

Ĉirkaŭe estas minacoj;

Ili kune konspiras kontraŭ mi,

Ili intencas pereigi mian vivon.

14 Sed mi — mi fidas Vin, ho Eternulo;

Mi diras: Vi estas mia Dio.

15 En Via mano estas mia sorto;

Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.

16 Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo,

Helpu min per Via boneco.

17 Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi;

Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol.

18 Mutiĝu la mensogaj buŝoj,

Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo,

Kun fiero kaj malestimo.

19 Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas,

Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!

20 Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo kontraŭ homaj atencoj,

Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj.

21 Glorata estu la Eternulo,

Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.

22 Kaj mi diris en mia konfuziĝo:

Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj;

Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al Vi.

23 Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj;

La fidelulojn la Eternulo gardas,

Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile.

24 Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro,

Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.