Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 33

1 Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo;

Al la justuloj konvenas glorado.

2 Gloru la Eternulon per harpo,

Per dekkorda psaltero ludu al Li.

3 Kantu al Li novan kanton,

Bone ludu al Li kun trumpetado.

4 Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo,

Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.

5 Li amas justecon kaj juĝon;

La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.

6 Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo;

Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.

7 Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro,

Li metis la abismojn en konservejojn.

8 Timu la Eternulon la tuta tero;

Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.

9 Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis;

Li ordonis, kaj tio aperis.

10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj,

Li detruas la intencojn de la nacioj.

11 La decido de la Eternulo restas eterne,

La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.

12 Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;

La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

13 El la ĉielo la Eternulo rigardas,

Li vidas ĉiujn homidojn.

14 De la trono, sur kiu Li sidas,

Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,

15 Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj,

Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.

16 La reĝon ne helpos granda armeo,

Fortulon ne savos granda forto.

17 Vana estas la ĉevalo por helpo,

Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.

18 Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas,

Kiuj esperas Lian favoron,

19 Ke Li savu de morto ilian animon

Kaj nutru ilin en tempo de malsato.

20 Nia animo fidas la Eternulon;

Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.

21 Ĉar pro Li ĝojas nia koro,

Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.

22 Via favoro, ho Eternulo, estu super ni,

Kiel ni esperas al Vi.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.