Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 34

De David, kiam li ŝajnigis sin freneza antaŭ Abimeleĥ, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris.

1 Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo;

Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

2 Per la Eternulo gloriĝas mia animo;

La humiluloj aŭdu kaj ĝoju.

3 Gloru la Eternulon kun mi,

Kaj ni altigu kune Lian nomon.

4 Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi,

Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.

5 Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon,

Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.

6 Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis,

Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.

7 Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas,

Kaj Li ilin savas.

8 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo;

Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.

9 Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj;

Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj;

Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.

11 Venu, infanoj, aŭskultu min;

Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.

12 Kiu ajn vi estas, homo,

Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

13 Gardu vian langon kontraŭ malbono,

Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;

14 Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon,

Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.

15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj,

Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

16 La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon,

Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

17 Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas,

Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

18 Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita,

Kaj la spirite suferantajn Li helpas.

19 Multaj estas la suferoj de piulo;

Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.

20 Li gardas ĉiujn liajn ostojn;

Eĉ unu el ili ne rompiĝos.

21 La malbonulon mortigos la malbono;

Kaj la malamantoj de piulo pereos.

22 La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj;

Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.