Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 35

De David.

1 Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi;

Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi.

2 Prenu ŝildon kaj armilojn,

Kaj stariĝu, por helpi min.

3 Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj;

Diru al mia animo: Via helpo Mi estas.

4 Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo;

Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi.

5 Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento,

Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu.

6 Ilia vojo estu malluma kaj glitiga,

Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu.

7 Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton,

Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.

8 Venu sur lin pereo neatendite,

Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin;

Por pereo li falu en ĝin.

9 Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo,

Triumfos pro Lia helpo.

10 Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin,

Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto,

Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?

11 Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj;

Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.

12 Ili pagas al mi malbonon por bono,

Atencon kontraŭ mia animo.

13 Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon,

Mi turmentis mian animon per fasto,

Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem.

14 Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj;

Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis.

15 Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis;

Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis:

Ili ŝiris kaj ne ĉesis.

16 Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj,

Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn.

17 Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos?

Deturnu mian animon de iliaj atakoj,

Mian solan de la leonoj.

18 Mi gloros Vin en granda kunveno,

Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos.

19 Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj;

Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.

20 Ĉar ne pri paco ili parolas,

Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.

21 Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon,

Kaj diris: Ha, ha! nia okulo vidis.

22 Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu!

Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi.

23 Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon,

Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.

24 Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio;

Kaj ili ne ĝoju pri mi.

25 Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro;

Ili ne diru: Ni lin englutis.

26 Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo;

Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi.

27 Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi;

Kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo,

Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.

28 Kaj mia lango rakontados pri Via justeco

Kaj ĉiutage pri Via gloro.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.