Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 37

De David.

1 Ne incitiĝu pro la malvirtuloj;

Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

2 Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas,

Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.

3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon;

Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.

4 Serĉu plezuron ĉe la Eternulo,

Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin,

Kaj Li faros.

6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon,

Kaj vian justecon kiel tagmezon.

7 Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li;

Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo,

Kiu plenumas malbonajn intencojn.

8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon;

Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.

9 Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos,

Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.

10 Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos;

Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.

11 Kaj la humiluloj heredos la teron

Kaj ĝuos grandan pacon.

12 Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo

Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.

13 Sed mia Sinjoro ridas pri li;

Ĉar Li vidas, ke venas lia tago.

14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon,

Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.

15 Ilia glavo trafos en ilian koron,

Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.

16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo,

Ol la granda havo de multaj malpiuloj.

17 Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas;

Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.

18 La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj;

Kaj ilia havo restos eterne.

19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona,

Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.

20 Ĉar la malvirtuloj pereos,

Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj,

Ili malaperos kiel fumo.

21 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas;

Sed piulo korfavoras kaj donas.

22 Ĉar Liaj benitoj heredos la teron,

Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.

23 De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo,

Kaj lia vojo plaĉas al Li.

24 Falante, li ne estos forĵetita;

Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.

25 Mi estis juna kaj mi maljuniĝis,

Kaj mi ne vidis virtulon forlasita,

Nek liajn infanojn petantaj panon.

26 Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas,

Kaj liaj infanoj estos benitaj.

27 Forturniĝu de malbono kaj faru bonon,

Kaj vi vivos eterne.

28 Ĉar la Eternulo amas justecon,

Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn;

Ĉiam ili estos gardataj;

Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.

29 La virtuloj heredos la teron

Kaj loĝos sur ĝi eterne.

30 La buŝo de virtulo parolas saĝon,

Kaj lia lango diras justecon.

31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro;

Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.

32 Malvirtulo subrigardas virtulon

Kaj celas mortigi lin.

33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj,

Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.

34 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo,

Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron;

Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.

35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema,

Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;

36 Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis;

Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

37 Konservu senkulpecon kaj celu veron,

Ĉar estontecon havas homo pacema;

38 Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj;

La estonteco de la malpiuloj pereos.

39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo;

Li estas ilia forto en tempo de mizero.

40 Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos;

Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin,

Ĉar ili fidas Lin.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.