4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon,
Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj,
Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.
5 Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato,
Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio;
Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.
6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas;
Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos.