Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 40

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 Mi atende esperis al la Eternulo,

Kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.

2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo,

Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn.

3 Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio.

Multaj tion vidos kaj ektimos,

Kaj ili esperos al la Eternulo.

4 Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon

Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.

5 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio!

Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni.

Neniu egalas Vin.

Mi rakontos kaj parolos,

Sed ili estas super ĉiu kalkulo.

6 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras;

La orelojn Vi malfermis al mi;

Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.

7 Tiam mi diris: Jen mi venas;

En la skribrulaĵo estas skribite pri mi.

8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras,

Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

9 Mi predikas justecon en granda kunveno;

Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias.

10 Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro,

Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis;

Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda kunveno.

11 Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi,

Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.

12 Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj,

Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi;

Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.

13 Volu, ho Eternulo, savi min;

Ho Eternulo, rapidu helpi min.

14 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon;

Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

15 Teruritaj estu de sia honto tiuj,

Kiuj diras al mi: Ha, ha!

16 Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;

La amantoj de Via helpo diru ĉiam:

Granda estas la Eternulo.

17 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;

Mia Sinjoro pensu pri mi.

Vi estas mia helpo kaj mia savanto;

Ho mia Dio, ne malrapidu.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.