Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 49

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo.

1 Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj;

Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo,

2 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo,

Riĉulo kaj malriĉulo kune.

3 Mia buŝo diros saĝaĵon,

Kaj la penso de mia koro prudentaĵon.

4 Mi klinos mian orelon al sentenco;

Sur harpo mi esprimos mian enigmon.

5 Kial mi devus timi en tagoj de malbono,

Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,

6 Kiuj fidas sian potencon

Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?

7 Fraton tute ne liberigos homo,

Nek donos al Dio elaĉeton por li

8 (Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo,

Kaj neniam tio estos),

9 Ke li restu viva eterne,

Ke li ne vidu la tombon.

10 Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas,

Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas

Kaj lasas al aliaj sian havon.

11 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam,

Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio;

Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.

12 Sed homo ne restas longe en honoro;

Li egaliĝas al bruto buĉota.

13 Tia estas ilia vojo, ilia espero,

Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.

14 Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon;

La morto ilin paŝtos;

Kaj matene virtuloj ilin ekposedos,

Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.

15 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol,

Ĉar Li prenos min. Sela.

16 Ne timu, kiam homo riĉiĝas,

Kiam grandiĝas la gloro de lia domo.

17 Ĉar mortante li nenion prenos;

Ne iros post li malsupren lia honoro.

18 Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado,

Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,

19 Tamen li iros al la generacio de siaj patroj,

Kiuj neniam vidos lumon.

20 Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton,

Estas egala al bruto buĉota.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.