Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 51

Al la ĥorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aliĝo al Bat-Ŝeba.

1 Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco;

Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

2 Lavu min tute pure de mia krimo,

Kaj purigu min de mia peko.

3 Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas;

Kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.

4 Antaŭ Vi sola mi pekis,

Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj;

Tial Vi estas justa en Via vorto

Kaj pura en Via juĝo.

5 Mi estas ja naskita en krimo;

Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.

6 Vi amas ja veron en la koro,

Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.

7 Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura;

Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.

8 Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon,

Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.

9 Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj,

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.

10 Koron puran kreu al mi, ho Dio,

Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

11 Ne forpuŝu min de Via vizaĝo,

Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.

12 Redonu al mi la ĝojon de Via helpo;

Kaj spirito bonfara fortikigu min.

13 Mi instruos al la krimuloj Vian vojon;

Kaj pekuloj revenos al Vi.

14 Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo;

Mia lango kantos Vian justecon.

15 Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn;

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.

16 Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus;

Brulofero ne plaĉas al Vi.

17 Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta;

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas.

18 Bonfaru al Cion laŭ Via favoro,

Konstruu la murojn de ;

19 Tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero;

Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.

Lugar Bíblico
Cidade / Povoado
Jerusalém
Hoje: Jerusalém, Israel
יְרוּשָׁלִַ֫םyerushalaimἹερουσαλήμHierousalēm
Jerusalém é a cidade do templo de Deus, onde moraram filhos de Judá e de Benjamim; o exército babilônio derrubou os muros da cidade (2 Reis 25:10).
31,78° N, 35,23° L
Citado em 955 versículos
Ver página completa
Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.