Pular para o conteúdo
Publicidade Remover anúncios

Psalmaro 65

Al la ĥorestro. Psalmo de David. Kanto.

1 Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion;

Kaj al Vi oni plenumas promesojn.

2 Al Vi, kiu aŭskultas preĝon,

Venas ĉiu karno.

3 Krimaĵoj min premas;

Niajn pekojn Vi pardonos.

4 Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi,

Ke li loĝu en Viaj kortoj.

Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo,

De Via sankta templo.

5 Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco,

Ho Dio de nia savo,

Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,

6 Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto,

Kiu estas zonita per potenco,

7 Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj,

Kaj la tumulton de popoloj.

8 Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj;

La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas.

9 Vi memoras pri la tero,

Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas;

La torento de Dio estas plena de akvo;

Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.

10 Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj,

Vi ebenigas ĝiajn bulojn;

Per pluvego Vi ĝin moligas,

Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.

11 Vi kronas la jaron per Via bono;

Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.

12 La stepoj de dezerto grasiĝas,

Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo.

13 La herbejoj kovriĝas per brutaroj,

Kaj la kampoj vestiĝas per greno;

Ili ĝojas kaj kantas.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.