Pular para o conteúdo
Publicidade Remover anúncios

Psalmaro 7

Senkulpiĝo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kuŝ, la Benjamenido.

1 Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,

2 Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon,

Ĝin disŝirante, dum neniu savas.

3 Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion,

Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,

4 Se al mia amiko mi pagis per malbono,

Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:

5 Tiam malamiko persekutu mian animon,

Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron,

Kaj mian honoron li metu en la polvon.Sela.

6 Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero,

Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj;

Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon.

7 Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos;

Kaj super ili reiru supren.

8 La Eternulo juĝas popolojn.

Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco.

9 Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon,

Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio!

10 Mia ŝildo estas ĉe Dio,

Kiu savas piajn korojn.

11 Dio estas juĝanto justa,

Kaj Dio minacanta ĉiutage.

12 Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon,

Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin.

13 Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn,

Siajn sagojn Li faras bruligaj.

14 Jen tiu gravediĝis per malbono,

Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.

15 Li fosis kavon kaj profundigis ĝin,

Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.

16 Lia malico refalos sur lian kapon,

Kaj sur lian verton falos lia krimo.

17 Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco,

Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.