Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 73

LIBRO TRIA

(Psalmoj 73—89)

Psalmo de Asaf.

1 Jes, bona estas Dio por Izrael,

Por tiuj, kiuj havas puran koron.

2 Sed mi — apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj,

Preskaŭ elglitis miaj paŝoj.

3 Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj,

Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.

4 Ĉar ili ne havas suferojn de morto,

Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.

5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj,

Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.

6 Tial ilian kolon ĉirkaŭvolvis fiereco,

Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.

7 Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj,

Superbordiĝis en ilia koro la intencoj.

8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado;

Ili parolas de alte.

9 Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon,

Kaj ilia lango promenas sur la tero.

10 Tial tien ankaŭ iras Lia popolo,

Kaj ili akvon ĉerpas abunde.

11 Kaj ili diras: Kiel Dio scias?

Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?

12 Jen tiuj estas malvirtuloj,

Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon!

13 Nur vane mi purigis mian koron

Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,

14 Kaj mi turmentiĝas ĉiutage

Kaj mi suferas punon ĉiumatene!

15 Se mi intencus paroli kiel ili,

Tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.

16 Mi meditis, por kompreni ĉi tion;

Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,

17 Ĝis mi venis en la sanktejon de Dio

Kaj ekkomprenis la finon de tio.

18 Vi starigas ilin sur glitiga loko;

Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.

19 Kiel momente ili ruiniĝis!

Pereis, malaperis de subita teruro!

20 Simile al sonĝo post la vekiĝo,

Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.

21 Kiam bolis mia koro

Kaj turmentiĝis mia internaĵo,

22 Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis;

Mi estis kiel bruto antaŭ Vi.

23 Sed mi ĉiam estas apud Vi;

Vi tenas min je la dekstra mano.

24 Per Via konsilo Vi min kondukas,

Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.

25 Kiu estas por mi en la ĉielo?

Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.

26 Konsumiĝas mia karno kaj mia koro;

Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

27 Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas;

Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.

28 Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio;

Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon,

Por rakonti ĉiujn Viajn farojn.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.