Pular para o conteúdo
Publicidade Remover anúncios

Psalmaro 80

Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Atesto de Asaf. Psalmo.

1 Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu;

Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn,

Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!

2 Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton,

Kaj venu, por savi nin.

3 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon,

Por ke ni estu savitaj.

4 Ho Eternulo, Dio Cebaot,

Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?

5 Vi manĝigis al ili panon larman,

Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.

6 Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj;

Kaj niaj malamikoj nin mokas.

7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon,

Por ke ni estu savitaj.

8 Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis,

Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;

9 Vi purigis lokon por ĝi;

Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;

10 Montojn kovris ĝia ombro,

Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.

11 Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro

Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.

12 Kial Vi detruis ĝiajn barilojn,

Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?

13 Subfosas ĝin arbara apro,

Kaj kampa besto ĝin mordas.

14 Ho Dio Cebaot, returniĝu;

Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,

15 Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano,

Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.

16 Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta;

De Via minaca vizaĝo ili pereis.

17 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano,

Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.

18 Kaj ni ne foriros de Vi;

Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.

19 Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon,

Por ke ni estu savitaj.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.