Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 81

Al la ĥorestro. Por la gitito. De Asaf.

1 Laŭte kantu al Dio, nia forto;

Ĝoje kriu al la Dio de Jakob.

2 Sonigu kanton, donu tamburinon,

Ĉarman harpon, kaj psalteron.

3 Muziku per korno en novmonato,

Je la plenluno, en la tago de nia festo.

4 Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael

Kaj ordono de la Dio de Jakob.

5 Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef,

Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan.

Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis:

6 Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo,

Liaj manoj liberiĝis de korboj.

7 En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis;

Mi respondis al vi en mistera loko de tondro;

Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. Sela.

8 Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi;

Ho Izrael, se vi Min aŭskultus!

9 Ne estu ĉe vi alia dio;

Kaj ne adoru fremdan dion.

10 Mi estas la Eternulo, via Dio,

Kiu elkondukis vin el la lando Egipta;

Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos.

11 Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon,

Izrael ne obeis Min.

12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro,

Ke ili iru laŭ siaj intencoj.

13 Ho, se Mia popolo aŭskultus Min,

Se Izrael irus per Miaj vojoj!

14 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn,

Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.

15 La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li,

Kaj ilia bonstato estus eterna.

16 Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko,

Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.