Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 86

Preĝo de David.

1 Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min;

Ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.

2 Konservu mian animon, ĉar mi estas fidela;

Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.

3 Korfavoru min, ho mia Sinjoro,

Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.

4 Ĝojigu la animon de Via sklavo,

Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

5 Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema

Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.

6 Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon,

Kaj atentu la voĉon de mia petego.

7 En tago de mia sufero mi Vin vokas,

Por ke Vi aŭskultu min.

8 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro,

Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

9 Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro,

Kaj honoros Vian nomon.

10 Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn;

Vi sola estas Dio.

11 Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero;

Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.

12 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro,

Kaj mi honoros Vian nomon eterne.

13 Ĉar granda estas Via boneco al mi;

Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol.

14 Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi,

Kaj anaro da premantoj serĉas mian animon

Kaj ne havas Vin antaŭ si.

15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora,

Longetolerema kaj tre bona kaj verama.

16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min,

Donu Vian forton al Via sklavo,

Kaj helpu la filon de Via sklavino.

17 Faru super mi signon por bono,

Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu,

Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.