Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 89

Instruo de Etan, la Ezraĥido.

1 La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne;

De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.

2 Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco,

En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.

3 Mi faris interligon kun Mia elektito.

Mi ĵuris al , Mia sklavo:

4 Por eterne Mi fortikigos vian semon,

Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela.

5 Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo,

Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.

6 Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo?

Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?

7 Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj,

Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.

8 Ho Eternulo, Dio Cebaot,

Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo?

Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.

9 Vi regas la malkvietecon de la maro;

Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.

10 Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton;

Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.

11 Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero;

La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.

12 La nordon kaj la sudon Vi kreis;

kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.

13 Vi havas brakon kun forto;

Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.

14 Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono;

Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.

15 Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon;

Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;

16 Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon,

Kaj ili fieras pro Via justeco.

17 Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto;

Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.

18 Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo,

Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.

19 Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj,

Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo,

Mi altigis elektiton el la popolo.

20 Mi trovis Davidon, Mian sklavon,

Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.

21 Mia mano lin subtenos,

Kaj Mia brako lin fortikigos.

22 Ne venkos lin malamiko,

Kaj malbonagulo lin ne premos.

23 Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn,

Kaj liajn malamantojn Mi frapos.

24 Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li;

Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.

25 Kaj Mi etendos super la maron lian brakon

Kaj super la riverojn lian dekstran manon.

26 Li vokos Min: Vi estas mia patro,

Mia Dio, kaj la roko de mia savo.

27 Kaj Mi faros lin unuenaskito,

Ĉefo super la reĝoj de la tero.

28 Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron;

Kaj Mia interligo kun li estos fidela.

29 Kaj lian semon Mi faros eterna,

Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.

30 Se liaj filoj forlasos Mian instruon

Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;

31 Se Miajn decidojn ili malplenumos

Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:

32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon

Kaj per batoj ilian krimon;

33 Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li,

Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;

34 Mi ne malplenumos Mian interligon,

Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.

35 Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco:

Mi ne perfidos al ;

36 Lia semo estos eterna,

Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.

37 Kiel la luno, ĝi staros eterne,

Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela.

38 Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis,

Vi koleris Vian sanktoleiton.

39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo,

Ĵetis sur la teron lian kronon.

40 Vi detruis ĉiujn liajn barilojn,

Ruinigis liajn fortikaĵojn.

41 Prirabas lin ĉiuj pasantoj;

Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.

42 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj,

Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.

43 Vi returnis la tranĉon de lia glavo,

Kaj ne subtenis lin en la milito.

44 Vi forigis lian brilon,

Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.

45 Vi mallongigis la tagojn de lia juneco,

Vi kovris lin per honto. Sela.

46 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese

Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?

47 Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo,

Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.

48 Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton,

Savos sian animon de la mano de Ŝeol? Sela.

49 Kie estas Viaj antaŭaj favorfaroj, mia Sinjoro,

Pri kiuj Vi ĵuris al per Via fideleco?

50 Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj,

Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,

51 Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo,

Per kiu ili malhonoras la paŝosignojn de Via sanktoleito.

52 Glorata estu la Eternulo eterne.

Amen, kaj Amen!

Pessoa
Tribo de Judá
Davi
דָוִֽדdavidΔαυιδDauid
Davi, filho de Jessé, era pastor em Belém quando Samuel o ungiu; venceu Golias, reinou sobre Israel em Jerusalém e escreveu muitos dos salmos (1 Samuel 16:13).
Significado: “Amado”
Ver página completa
Lugar Bíblico
Monte / Elevação
Monte Tabor
Hoje: Jebel et Tur
תָּבוֹרtavor
O Monte Tabor é o monte aonde Baraque subiu com dez mil homens de Naftali e Zebulom, por ordem do Senhor dada por Débora, e de onde desceu com eles no dia em que o Senhor entregou Sísera a Baraque (Juízes 4:14).
32,69° N, 35,39° L
Citado em 9 versículosTb.: Tabor
Ver página completa
Pessoa
Tribo de Judá
Davi
דָוִֽדdavidΔαυιδDauid
Davi, filho de Jessé, era pastor em Belém quando Samuel o ungiu; venceu Golias, reinou sobre Israel em Jerusalém e escreveu muitos dos salmos (1 Samuel 16:13).
Significado: “Amado”
Ver página completa
Pessoa
Tribo de Judá
Davi
דָוִֽדdavidΔαυιδDauid
Davi, filho de Jessé, era pastor em Belém quando Samuel o ungiu; venceu Golias, reinou sobre Israel em Jerusalém e escreveu muitos dos salmos (1 Samuel 16:13).
Significado: “Amado”
Ver página completa
Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.