Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 94

1 Dio de venĝo, ho Eternulo,

Dio de venĝo, aperu!

2 Leviĝu, Juĝanto de la tero;

Redonu la meritaĵon al la fieruloj.

3 Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo,

Kiel longe la malvirtuloj triumfos?

4 Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon;

Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj.

5 Vian popolon, ho Eternulo, ili premas,

Kaj Vian heredon ili turmentas.

6 Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas,

Kaj orfojn ili buĉas.

7 Kaj ili diras: La Eternulo ne vidas,

Kaj la Dio de Jakob ne scias.

8 Komprenu, senprudentuloj en la popolo;

Kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?

9 Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon?

Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?

10 Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj,

Kiu instruas al homo scion?

11 La Eternulo scias la pensojn de homo,

Ke ili estas vantaj.

12 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas,

Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,

13 Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj,

Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.

14 Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon,

Kaj Sian heredon Li ne forlasos.

15 Ĉar juĝo revenos al vero,

Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.

16 Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj?

Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?

17 Se la Eternulo ne estus mia helpanto,

Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.

18 Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas,

Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.

19 Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj,

Viaj konsoloj karesas mian animon.

20 Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco,

Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?

21 Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo,

Kaj sangon senkulpan ili akuzas.

22 Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo;

Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.

23 Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj,

Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos;

Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.