23 Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;

24 kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris:Ĉio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.

25 Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante:Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.

26 Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos.

27 Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.

28 Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko.

29 Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas la korpon.

30 Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.