18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis.
19 Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo?
20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.
21 Kaj la okulo ne povas diri al la mano:Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj:Mi vin ne bezonas.
22 Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;
23 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;