1 Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio.
2 Ĉar mi decidis scii ĉe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita.
3 Kaj mi estis ĉe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado.
4 Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco,
5 por ke via fido estu ne laŭ la saĝeco de homoj, sed laŭ la potenco de Dio.