1 Sentencoj de Salomono. Saĝa filo estas ĝojo por sia patro, Kaj filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino.

2 Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto.

3 La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpuŝas.

4 Maldiligenta mano malriĉigas; Sed mano de diligentuloj riĉigas.

5 Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo saĝa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda.

6 Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.

7 La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.

8 Kiu havas saĝan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.

9 Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendanĝere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita.

10 Kiu grimacas per la okulo, tiu kaŭzas suferon; Kaj kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.

11 La buŝo de piulo estas fonto de vivo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.

12 Malamo kaŭzas malpacon; Sed amo kovras ĉiujn pekojn.

13 Sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensaĝulo.

14 Saĝuloj konservas la scion; Sed la buŝo de malsaĝulo estas proksima al la pereo.

15 La havo de riĉulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo.

16 La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko.

17 Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forĵetas atentigon, tiu restas en eraro.

18 Kiu kaŝas malamon, tiu havas falseman buŝon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo.

19 Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa.

20 La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.

21 La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsaĝuloj mortas pro manko de saĝo.

22 La beno de la Eternulo riĉigas, Kaj malĝojon Li ne aldonas al ĝi.

23 Por malsaĝulo estas ĝojo fari malbonon; Kaj saĝo, por saĝulo.

24 Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.

25 Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas; Sed piulo havas eternan fundamenton.

26 Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis.

27 La timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj.

28 La atendo de piuloj fariĝos ĝojo; Sed la espero de malpiuloj pereos.

29 La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj.

30 Piulo neniam falpuŝiĝos; Sed la malpiuloj ne restos sur la tero.

31 La buŝo de piulo eligas saĝon; Sed lango falsema estos ekstermita.

32 La lipoj de piulo anoncas favoraĵon, Kaj la buŝo de malpiuloj malicaĵon.