1 Saĝa virino konstruas sian domon; Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj.2 Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas.3 En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas.4 Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.5 Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.6 Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas; Sed por saĝulo la sciado estas facila.7 Foriru de homo malsaĝa; Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.8 La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado.9 Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.10 Koro scias sian propran malĝojon; Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo.11 Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros.12 Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.13 Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo.14 Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora; Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj.15 Naivulo kredas ĉiun vorton; Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo.16 Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono; Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema.17 Malpacienculo faras malsaĝaĵojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.18 Naivuloj akiras malsaĝecon; Sed saĝuloj estas kronataj de klereco.19 Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo.20 Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj.21 Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.22 Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.23 De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.24 Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.25 Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.26 En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj.27 La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.28 Grandeco de popolo estas gloro por reĝo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton.29 Pacienculo havas multe da saĝo; Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon.30 Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.31 Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.33 En la koro de saĝulo ripozas saĝo; Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas.34 Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.35 Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa; Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.
Publicidade
Provérbios 14
Veja também
Publicidade