1 Ne fanfaronu pri la morgaŭa tago; Ĉar vi ne scias, kion naskos la tago.

2 Alia vin laŭdu, sed ne via buŝo; Fremdulo, sed ne viaj lipoj.

3 Peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo; Sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ.

4 Kolero estas kruelaĵo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraŭ envio?

5 Pli bona estas riproĉo nekaŝita, Ol amo kaŝita.

6 Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.

7 Sata animo malŝatas mieltavolon, Sed por malsata animo ĉio maldolĉa estas dolĉa.

8 Kiel birdo, kiu forlasis sian neston, Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon.

9 Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo.

10 Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.

11 Estu saĝa, mia filo, kaj ĝojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto.

12 Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.

13 Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.

14 Kiu frue matene benas sian proksimulon per laŭta voĉo, Tiu estos opiniata malbenanto.

15 Defluilo en pluva tago Kaj malpacema edzino estas egalaj.

16 Kiu ŝin retenas, tiu retenas venton Kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano.

17 Fero akriĝas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.

18 Kiu gardas figarbon, tiu manĝos ĝiajn fruktojn; Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata.

19 Kiel en la akvo vizaĝo speguliĝas al vizaĝo, Tiel la koro de homo estas kontraŭ alia koro.

20 Ŝeol kaj la abismo neniam satiĝas; Kaj ankaŭ la okuloj de homo neniam satiĝas.

21 Kiel fandujo por arĝento kaj forno por oro, Tiel estas por homo la buŝo de lia laŭdanto.

22 Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, Lia malsaĝeco de li ne apartiĝos.

23 Bone konu viajn ŝafojn, Atentu viajn brutarojn.

24 Ĉar riĉeco ne daŭras eterne, Kaj krono ne restas por ĉiuj generacioj.

25 Aperas herbo, montriĝas verdaĵo, Kaj kolektiĝas kreskaĵoj de la montoj.

26 Ŝafidoj estas, por vesti vin, Kaj kaproj, por doni al vi la eblon aĉeti kampon.

27 Estas sufiĉe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian domon, Kaj por subteni la vivon de viaj servantinoj.