1 Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;

2 Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu.

3 Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.

4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.

5 Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.

6 Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.