Publicidade

Provérbios 6

6 Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu.7 Kvankam ĝi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,8 Ĝi pretigas en la somero sian panon, Ĝi kolektas dum la rikolto sian manĝon.9 Ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos? Kiam vi leviĝos de via dormo?10 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado;11 Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.

Veja também

Publicidade