Pular para o conteúdo
Publicidade

Psalmaro 38

Psalmo de David. Pro memoro.

1 Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,

Kaj ne en Via furiozo min punu.

2 Ĉar Viaj sagoj penetris en min,

Kaj pezas sur mi Via mano.

3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero,

Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.

4 Ĉar miaj krimoj superas mian kapon;

Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi.

5 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj

Pro mia malsaĝeco.

6 Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege,

La tutan tagon mi iras malgaja.

7 Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo,

Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.

8 Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis,

Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.

9 Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj,

Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.

10 Mia koro tremegas, forlasis min mia forto;

Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi.

11 Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto,

Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime.

12 Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon,

Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo,

Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.

13 Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas;

Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.

14 Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas

Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon.

15 Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas;

Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.

16 Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi;

Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.

17 Ĉar mi estas preta fali,

Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.

18 Ĉar mi konfesas mian kulpon;

Kaj min ĉagrenas mia peko.

19 Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj,

Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.

20 Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono,

Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.

21 Ne forlasu min, ho Eternulo;

Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.

22 Rapidu, por helpi min,

Mia Sinjoro, mia helpo!

Todos os capítulos de Psalmaro 150
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16
  17. 17
  18. 18
  19. 19
  20. 20
  21. 21
  22. 22
  23. 23
  24. 24
  25. 25
  26. 26
  27. 27
  28. 28
  29. 29
  30. 30
  31. 31
  32. 32
  33. 33
  34. 34
  35. 35
  36. 36
  37. 37
  38. 38
  39. 39
  40. 40
  41. 41
  42. 42
  43. 43
  44. 44
  45. 45
  46. 46
  47. 47
  48. 48
  49. 49
  50. 50
  51. 51
  52. 52
  53. 53
  54. 54
  55. 55
  56. 56
  57. 57
  58. 58
  59. 59
  60. 60
  61. 61
  62. 62
  63. 63
  64. 64
  65. 65
  66. 66
  67. 67
  68. 68
  69. 69
  70. 70
  71. 71
  72. 72
  73. 73
  74. 74
  75. 75
  76. 76
  77. 77
  78. 78
  79. 79
  80. 80
  81. 81
  82. 82
  83. 83
  84. 84
  85. 85
  86. 86
  87. 87
  88. 88
  89. 89
  90. 90
  91. 91
  92. 92
  93. 93
  94. 94
  95. 95
  96. 96
  97. 97
  98. 98
  99. 99
  100. 100
  101. 101
  102. 102
  103. 103
  104. 104
  105. 105
  106. 106
  107. 107
  108. 108
  109. 109
  110. 110
  111. 111
  112. 112
  113. 113
  114. 114
  115. 115
  116. 116
  117. 117
  118. 118
  119. 119
  120. 120
  121. 121
  122. 122
  123. 123
  124. 124
  125. 125
  126. 126
  127. 127
  128. 128
  129. 129
  130. 130
  131. 131
  132. 132
  133. 133
  134. 134
  135. 135
  136. 136
  137. 137
  138. 138
  139. 139
  140. 140
  141. 141
  142. 142
  143. 143
  144. 144
  145. 145
  146. 146
  147. 147
  148. 148
  149. 149
  150. 150

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.