Planejamento

12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru saĝan koron.


4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.


8 Ĉar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo.


21 Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.


1 Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno;


11 Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.


4 Ne penu riĉiĝi; Forlasu vian pripensadon.


7 La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.


8 Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, Ĉar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, Ĉar al Vi mi levas mian animon.


22 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas; Sed ĉe multe da konsilantoj ili restas fortikaj.


28 Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas sufiĉe, por fini ĝin?


9 La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.


9 Kiom la ĉielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.


31 Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj;

32 Ĉar la perversulojn la Eternulo abomenas, Kaj Sian intencon Li malkaŝas al la piuloj.


29 Ankaŭ ĉi tio venas de la Eternulo Cebaot; mirinda estas Lia decido, granda estas Lia saĝeco.


10 Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.


3 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.