1 La reĝo kaj Haman venis, por festeni ĉe la reĝino Ester.

2 Kaj ankaŭ en la dua tago, dum la trinkado de vino, la reĝo diris al Ester:Kion vi petas, ho reĝino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita.

3 Tiam la reĝino Ester respondis kaj diris:Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas, tiam mia vivo estu donacita al mi laŭ mia peto, kaj mia popolo laŭ mia deziro;

4 ĉar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaŭ estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la reĝo.

5 Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester:Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuraĝon agi tiel?

6 Kaj Ester respondis:La malamanto kaj malamiko estas ĉi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaŭ la reĝo kaj la reĝino.

7 La reĝo leviĝis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la reĝinon Ester, ĉar li vidis, ke la reĝo destinis por li malbonan sorton.

8 Kiam la reĝo revenis el la palaca ĝardeno en la ĉambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la reĝo diris:Eĉ perforti la reĝinon li volas ĉe mi en la domo! La vorto eliris el la buŝo de la reĝo, kaj oni kovris al Haman la vizaĝon.

9 Ĥarbona, unu el la eŭnukoj antaŭ la reĝo, diris:Jen eĉ la arbo, kiun Haman pretigis por Mordeĥaj, kiu parolis bonon por la reĝo, staras en la domo de Haman; ĝi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la reĝo diris:Pendigu lin sur ĝi.

10 Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj. Kaj la kolero de la reĝo kvietiĝis.

1 王带着哈曼去赴王后以斯帖的筵席。

2 在这第二次的酒席中, 王又问以斯帖: "以斯帖啊, 你要什么?我必赐给你; 你求什么?就是一半江山, 也必给你成全。"

3 王后以斯帖回答, 说: "我若是在你眼前蒙恩, 王若是喜欢, 我所要的, 是要王把我的性命赐给我; 我所求的, 是求王把我的族人赐给我。

4 因为我和我的族人被人出卖, 快要毁灭, 被杀尽、灭绝了。我们若是只被卖为奴婢, 我也必闭口不言, 但王的损失是敌人不能补偿的。"

5 亚哈随鲁王问王后以斯帖, 说: "存心这样行的人是谁?他在哪里?"

6 以斯帖回答: "这敌人和仇人, 就是这恶人哈曼! "哈曼在王和王后面前立刻惊惶万分。

7 于是王带着盛怒, 从酒席间起来, 到御园里去; 哈曼却留下来求王后以斯帖救他一命, 因为哈曼看出王已经决意要加罪与他。

8 王从御园回到酒席那里; 那时哈曼正伏在以斯帖所靠的榻上; 于是王说: "他竟敢在宫里, 当着我的面污辱王后吗?"这话一出王口, 人就把哈曼的脸蒙住了。

9 在王面前有一个太监哈波拿说: "还有, 哈曼为那曾经说好话救王有功的末底改, 立了一个二十二公尺高的木架, 现在正立在哈曼的家里呢。"王说: "把哈曼挂在上面吧! "

10 于是他们把哈曼挂在他为末底改预备的木架上; 王的忿怒才渐渐止息。