23 Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas.

24 Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo.

25 Kion oni vendas en la buĉejo, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco;

26 ĉar al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

27 Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaŭ vi, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco.

28 Sed se iu diras al vi:Ĉi tio estas oferitaĵo-ne manĝu, pro la montrinto, kaj pro konscienco: