1 Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael:

2 Por scii saĝon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento;

3 Por ricevi instruon pri saĝo, Vero, justo, kaj honesto;

4 Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.