1 Kiu apartiĝas, tiu serĉas sian volupton Kaj iras kontraŭ ĉiu saĝa konsilo.

2 Malsaĝulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.

3 Kiam venas malvirtulo, Venas ankaŭ malestimo kun honto kaj moko.

4 La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero.

5 Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon ĉe la juĝo.

6 La lipoj de malsaĝulo kondukas al malpaco, Kaj lia buŝo venigas batojn.

7 La buŝo de malsaĝulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon.

8 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.

9 Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.

10 La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata.

11 La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.

12 Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas, Kaj antaŭ honoro estas humileco.

13 Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, Tiu havas malsaĝon kaj honton.

14 La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?