1 Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo,

2 Tiam vi enretiĝis per la vortoj de via buŝo, Kaptiĝis per la vortoj de via buŝo.

3 Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu, Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon;

4 Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;

5 Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.

6 Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu.

7 Kvankam ĝi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,

8 Ĝi pretigas en la somero sian panon, Ĝi kolektas dum la rikolto sian manĝon.

9 Ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos? Kiam vi leviĝos de via dormo?

10 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado;

11 Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.

12 Homo sentaŭga, homo malbonfarema, Iras kun buŝo malica,

13 Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj;

14 Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En ĉiu tempo li semas malpacon.

15 Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.

16 Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas.

17 Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon,

18 Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono,

19 Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.

20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino.

21 Ligu ilin por ĉiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon.

22 Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi.

23 Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,

24 Por gardi vin kontraŭ malbona virino, Kontraŭ glata lango de fremdulino.

25 Ne deziregu en via koro ŝian belecon, Kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj.

26 Ĉar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon.

27 Ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel, Ke liaj vestoj ne brulu?

28 Ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj, Ne bruligante siajn piedojn?

29 Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno.

30 Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto, Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas;

31 Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas.

32 Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensaĝa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;

33 Batojn kaj malhonoron li ricevas, Kaj lia honto ne elviŝiĝas;

34 Ĉar furiozas la ĵaluzo de la edzo; Kaj li ne indulgas en la tempo de la venĝo.

35 Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci.