1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante: 2 Ĉi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua ĝi estu por vi inter la monatoj de la jaro. 3 Diru al la tuta komunumo de Izrael: En la deka tago de ĉi tiu monato prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido por domo. 4 Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta ŝafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laŭ la nombro de la animoj, laŭ la kvanto de manĝado de ĉiu, ili kalkulu sin por la ŝafido. 5 La ŝafido estu sendifekta, virseksa, havanta la aĝon de unu jaro; el la ŝafoj aŭ el la kaproj vi povas preni. 6 Konservu ĝin ĝis la dek-kvara tago de ĉi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael buĉu ĝin en la komenco de vespero. 7 Kaj ili prenu iom el la sango, kaj ŝmiru sur ambaŭ fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili ĝin manĝos. 8 Kaj ili manĝu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolĉaj herboj ili manĝu. 9 Ne manĝu ĝin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun ĝiaj kapo, kruroj, kaj internaĵoj. 10 Ne restigu iom el ĝi ĝis la mateno; kio restos el ĝi ĝis la mateno, tion bruligu per fajro. 11 Kaj tiele manĝu ĝin; via lumbo estu zonita, viaj ŝuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj manĝu ĝin rapidante; ĝi estas Pasko de la Eternulo. 12 Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj ĝis la brutoj; kaj super ĉiuj dioj de Egiptujo Mi faros juĝon, Mi, la Eternulo. 13 Kaj la sango ĉe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi troviĝas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan. 14 Kaj tiu tago estu por vi memoraĵo; kaj festu ĝin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel leĝon por eterne festu ĝin. 15 Dum sep tagoj manĝu macojn; en la unua tago forigu la fermentaĵon el viaj domoj; ĉiu kiu manĝos fermentaĵon de la unua tago ĝis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael. 16 Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por manĝi por ĉiu, nur tio sola povas esti farata de vi. 17 Kaj observu la ordonon pri la macoj, ĉar ĝuste en tiu tago Mi elkondukis viajn taĉmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel leĝon eternan. 18 De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato. 19 Dum sep tagoj fermentaĵo ne troviĝu en viaj domoj; ĉar kiu manĝos fermentaĵon, ties animo ekstermiĝos el la komunumo de Izrael, ĉu li estas fremdulo, aŭ ĉu li estas indiĝeno de la lando. 20 Nenion fermentintan manĝu; en ĉiuj viaj loĝlokoj manĝu macojn.
21 Moseo alvokis ĉiujn ĉefojn de Izrael, kaj diris al ili: Elektu kaj prenu al vi ŝafidojn laŭ viaj familioj, kaj buĉu la Paskon. 22 Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu ĝin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tuŝu la supran sojlon kaj ambaŭ fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo ĝis la mateno. 23 Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaŭ fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni. 24 Kaj observu ĉi tion kiel leĝon por vi kaj por viaj filoj eterne. 25 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu ĉi tiun servon. 26 Kaj kiam diros al vi viaj filoj: Kion signifas ĉi tiu via servo? 27 tiam diru: Ĝi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo kliniĝis kaj faris adoron. 28 Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.
29 Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, ĝis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj ĉiujn unuenaskitojn el la brutoj. 30 Tiam Faraono leviĝis en la nokto, li kaj ĉiuj liaj servantoj kaj ĉiuj Egiptoj; kaj fariĝis granda kriado en Egiptujo; ĉar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto. 31 Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris: Leviĝu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris. 32 Ankaŭ viajn ŝafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaŭ min. 33 Kaj la Egiptoj urĝis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; ĉar ili diris: Ni ĉiuj mortos. 34 Kaj la popolo forportis sian paston, antaŭ ol ĝi fermentis; iliaj pastujoj, ligitaj en iliaj vestoj, estis sur iliaj ŝultroj. 35 Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn. 36 Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj ĉi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.
37 Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de ĉirkaŭ sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj. 38 Kaj ankaŭ granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da ŝafoj kaj bovoj tre granda brutaro. 39 Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, ĉar ĝi ankoraŭ ne fermentis; ĉar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili eĉ ne pretigis al si manĝaĵon. 40 La daŭro de la tempo, kiun la Izraelidoj loĝis en Egiptujo, estis kvarcent tridek jaroj. 41 Kiam finiĝis kvarcent tridek jaroj, ĝuste en la sama tago, ĉiuj taĉmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta. 42 Ĝi estas nokto dediĉata al la Eternulo, ĉar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; ĝi estas tiu nokto, kiu estas dediĉata al la Eternulo de ĉiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.
43 Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron: Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko: neniu fremdulo manĝu ĝin. 44 Sed ĉiu sklavo, kiun iu aĉetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas manĝi ĝin. 45 Pasloĝanto kaj dungito ne manĝu ĝin. 46 En unu domo ĝi estu manĝata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en ĝi ne rompu. 47 La tuta komunumo de Izrael faru ĝin. 48 Kaj se enloĝiĝos ĉe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu ĉe li ĉiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari ĝin, kaj li estos kiel indiĝeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita manĝu ĝin. 49 La sama leĝo estu por la indiĝeno, kaj por la aligentulo, kiu enloĝiĝis inter vi. 50 Kaj ĉiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris. 51 En tiu sama tago la Eternulo elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj.
Te Kapenga Tuatahi
1 Ā, i kōrero a Ihowā ki a Mohi rāua ko Ārona i te whenua o Īhipa, i mea: 2 "Ko tēnei marama hei marama tīmatanga ki a koutou; hei tīmatanga tēnei mō ngā marama o tō koutou tau. 3 Kōrero ki te huihuinga katoa o Īharaira, mea atu, Hei te tekau o ngā rā o tēnei marama, me tango he reme mā rātou e tēnei, e tēnei, kia rite ki ngā whare o ngā mātua, he whare, he reme. 4 Ā ki te tokoouou te whare mō te reme, mā rāua ko tōna hoa noho tata ki tōna whare e tango, kia rite ki te tokomaha o ngā tāngata; whakaritea te tokomaha o ngā tāngata mō te reme ki te kai a tēnei, a tēnei. 5 Kei whai koha tā koutou reme, hei te toa, hei te tau tahi; tangohia mai i ngā hipi, i ngā koati rānei. 6 Ā, me tiaki e koutou taea noatia te tekau mā whā o ngā rā o tēnei marama; ā, mā te huihui katoa o tō Īharaira whakaminenga e patu i te ahiahi. 7 Ā, me tango e rātou tētahi wāhi o ngā toto, ka tā atu ai ki ngā pou e rua, ki te kōrupe hoki o te tatau o ngā whare e kainga ai tēnā mea e rātou. 8 Ā, me kai te kikokiko i taua pō anō, he mea tunu ki te ahi, he taro rēwenakore hoki; he pūwhā kawa hoki tā rātou e kīnaki ai ki taua mea. 9 Kaua tētahi wāhi e kainga matatia, he mea kōhua rānei ki te wai, engari kia tunua ki te ahi; ko tōna pane, ko ōna waewae, me ōna whēkau. 10 Kaua hoki e whakatoea tētahi wāhi ōna ki te ata; ā, ko te wāhi ōna e toe ki te ata, tahuna ki te ahi. 11 Ā, me pēnei tā koutou kai i taua mea; kia whītikiria ō koutou hope, hei ō koutou waewae ō koutou hū, ko ā koutou tokotoko hoki ki ō koutou ringaringa; kia hohoro hoki te kai. Ko te Kapenga hoki a Ihowā tēnā.
12 "Tā te mea ka tika ahau rā waenganui o te whenua o Īhipa i taua pō, ka patu hoki i ngā mātāmua katoa i te whenua o Īhipa, i te tangata ā tae iho ana ki te kararehe; ā, ka puta āku whakawā ki ngā atua katoa o Īhipa. Ko Ihowā ahau. 13 Ā, hei tohu mō koutou te toto i ngā whare e noho ai koutou; ā, ka kite ahau i te toto, ka kape ahau i a koutou, e kore anō hoki te whiu e pā ki a koutou hei whakamate, ina patu ahau i te whenua o Īhipa.
14 "Ā, hei whakamaharatanga mō koutou tēnei rā; hei konei koutou tuku ai i te hākari ki a Ihowā, tuku iho ki ō koutou whakatupuranga; ko te ture tēnei ake nei, ake nei, kia hākaritia e koutou tēnei rā. 15 E whitu ngā rā e kai ai koutou i te taro rēwenakore; hei te rā tuatahi anō ka whakakorea ai te rēwena o ō koutou whare; tā te mea ki te kai tētahi i te taro rēwena i te rā tuatahi, ā taea noatia te whitu o ngā rā, ka hātepea atu taua wairua i roto i a Īharaira. 16 Hei te rā tuatahi hoki he huihuinga tapu, hei te rā tuawhitu hoki he huihuinga tapu mō koutou; kaua tētahi mahi e mahia i aua rā; heoi anō ko te kai mā tēnei, mā tēnei, tā koutou e raweke ai.
17 "Kia mau hoki ki te Hākari o te Taro Rēwenakore; nō te mea, nō tēnei rangi pū anō i whakaputaina ai e ahau ō koutou rōpū i te whenua o Īhipa. Mō konei, kia mau ki tēnei rā, i ō koutou whakatupuranga; hei tikanga tēnei ake ake. 18 Hei te marama tuatahi, hei te kotahi tekau mā whā o ngā rā, i te ahiahi, ka kai koutou i te taro rēwenakore, ā tae noa ki te rua tekau mā tahi o ngā rā o te marama, i te ahiahi. 19 Kaua he rēwena e kitea ki ō koutou whare i ngā rā e whitu; tā te mea ki te kai tētahi i te mea kua rēwenatia, inā, ka hātepea atu taua wairua i roto i te huihui o Īharaira, ahakoa tangata kē, ahakoa tangata whenua rānei. 20 Kaua e kainga tētahi mea kua rēwenatia; hei te taro rēwenakore he kai mā koutou i ō koutou nohoanga katoa."
21 Nā, ka karanga a Mohi ki ngā kaumātua katoa o Īharaira, ka mea ki a rātou, "Tīkina, tangohia mai mā koutou he reme, kia rite ki ō koutou whānau, patua hoki te Kapenga. 22 Ā, tangohia he paihere hihopa, ka tuku ki te toto i te peihana, nā, ka tātā atu i te kōrupe me ngā pou e rua ki te toto i te peihana; kaua hoki tētahi o koutou e puta ki waho o te kūwaha o tōna whare, ā taea noatia te ata. 23 He mea hoki, ka haere atu a Ihowā ki te patu i ngā Īhipiana; ā, ka kite ia i te toto i te kōrupe, i ngā pou e rua hoki, ka kapea e Ihowā te kūwaha, e kore hoki e tukua e ia te kaiwhakamate kia haere ki roto ki ō koutou whare patu ai.
24 "Kia mau hoki ki tēnei mea, hei ture mōu, mō āu tamariki, ake ake. 25 Ā tēnei ake, ā te wā e tae ai koutou ki te whenua e hōmai e Ihowā ki a koutou, ki tāna i kōrero ai, nā, kia mau ki tēnei mahi. 26 Ā tēnei ake, ki te mea ā koutou tamariki ki a koutou, ‘He aha tēnei e mahia nei e koutou?’ 27 Nā, ka mea atu, ‘Ko te patunga rā i tā Ihowā Kapenga, nāna rā i kape ngā whare o ngā tama a Īharaira i Īhipa, i a ia i patu ai i ngā Īhipiana, ā, whakaorangia ake ō mātou whare.’ " Nā, tuohu ana te iwi, koropiko ana.
28 Nā, ka haere ngā tama a Īharaira, ā, mea ana i tā Ihowā i whakahau ai ki a Mohi rāua ko Ārona, pērā ana rātou.
Te Matenga o ngā Mātāmua
29 Nāwai ā, ka waenganui pō, nā, patua ana e Ihowā ngā mātāmua katoa i te whenua o Īhipa, te mātāmua a Parao e noho ana i runga i tōna torōna, ā tae iho ana ki te mātāmua a te herehere i roto i te whare herehere; me ngā mātāmua katoa a te kararehe. 30 Nā, ka maranga ake a Parao i te pō, rātou ko āna tāngata katoa, ko ngā Īhipiana katoa; nā, he nui te tangi i Īhipa; kāhore hoki he whare i kore te tūpāpaku. 31 Nā, ka karanga ia ki a Mohi rāua ko Ārona i te pō, ā, ka mea, "Whakatika, haere atu i roto i tōku iwi, koutou ko ngā tama a Īharaira; haere ki te mahi ki a Ihowā, ki te pērā me tā koutou i kī ai. 32 Tangohia hoki ā koutou hipi, ā koutou kau hoki, ā koutou i kī ai, ā, haere atu; me manaaki anō hoki i ahau."
Te Putanga atu a Īharaira i a Īhipa
33 Ā, akiaki ana ngā Īhipiana ki te iwi, kia tonoa wawetia atu ai rātou i te whenua; i mea hoki rātou, "Ka mate katoa tātou." 34 Ā, maua atu ana e te iwi tā rātou, parāoa pokepoke, i te mea kāhore anō i rēwenatia noatia, he mea takai ā rātou pokepokenga parāoa ki ō rātou kākahu, nā, kei ō rātou pokohiwi. 35 Nā, ka pērā ngā tama a Īharaira me tā Mohi i kī ai; nā, kei te tono mea hiriwa, mea kōura, kākahu, i ngā Īhipiana. 36 Ā, nā Ihowā i mea kia paingia te iwi e ngā Īhipiana, ā, hōmai ana e rātou; ā, pāhuatia ana e rātou ngā Īhipiana.
37 Nā, ka tūria mai e ngā tama a Īharaira i Ramehehe ki Hukota, tata tonu ngā tāne ki ngā mano e ono rau, he mea haere i raro, hāunga ngā tamariki. 38 He nui te whakauru i haere i a rātou; me te hipi, me te kau, he tini kē te kararehe. 39 Ā, tunua iho e rātou ētahi taro rēwenakore i te parāoa pokepoke i maua atu e rātou i Īhipa, kāhore hoki i rēwenatia; nō te mea hoki i peia rātou i Īhipa, kīhai hoki i āhei te noho iho, kīhai hoki rātou i taka i te ō mō rātou.
40 Nā, ko te nohoanga o ngā tama a Īharaira, i noho rā ki Īhipa, e whā rau e toru tekau ngā tau. 41 Ā, i te mutunga o ngā tau e whā rau e toru tekau, i taua rā pū anō, nā, ka puta ngā mano katoa o Ihowā i te whenua o Īhipa. 42 Ka maharatia taua pō nei, hei mea ki a Ihowā, mō tō rātou whakaputanga i te whenua o Īhipa. Ko taua pō tēnei o Ihowā hei maharatanga mā ngā tama katoa a Īharaira, i ō rātou whakatupuranga.
Te Tikanga mō te Kapenga
43 I mea anō a Ihowā ki a Mohi rāua ko Ārona, "Ko te tikanga tēnei mō te Kapenga: Kaua tētahi tangata kē e kai i tēnā mea; 44 engari, ngā pononga katoa a te tangata i utua ki te moni, kia oti te kokoti e koe, ka kai ai i tēnā mea. 45 Kaua te manene, te kaimahi rānei, e kai i tēnā mea.
46 "Kia kotahi te whare e kainga ai; kaua e mauria tētahi wāhi o te kikokiko ki waho i te whare; kaua hoki e whatia tētahi wheua ōna. 47 Mā te huihuinga katoa o Īharaira tēnā mahi.
48 "Nā, he tangata kē e noho ana i a koe, ā, ka mahi i te Kapenga a Ihowā, kotia āna tāne katoa, kātahi ka whakatata ai ia ki tēnā mahi; ā, ka rite ki te tangata whenua. Kei kainga e te kokotikore. 49 Kia kotahi anō te ture mō te tangata whenua rāua ko te tangata kē e noho ana i roto i a koutou."
50 Nā, ka pērā ngā tama katoa a Īharaira me tā Ihowā i ako ai ki a Mohi rāua ko Ārona; pērā ana rātou. 51 Nā, nō taua rā pū anō i whakaputaina mai ai e Ihowā ngā tama a Īharaira i te whenua o Īhipa, tēnei rōpū, tēnei rōpū o rātou.