1 Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed ŝi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar.

2 Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo ŝlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi. Kaj Abram obeis la voĉon de Saraj.

3 Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram ekloĝis en la lando Kanaana, kaj ŝi donis ŝin al sia edzo Abram kiel edzinon.