Publicidade

Gênesis 27

41 Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaŭ venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob.42 Kaj oni raportis al Rebeka la vortojn de ŝia pli maljuna filo Esav; tiam ŝi sendis kaj vokis sian pli junan filon Jakob, kaj diris al li: Jen via frato Esav minacas mortigi vin;43 tial nun, mia filo, aŭskultu mian voĉon; kaj leviĝu, forkuru al mia frato Laban en Ĥaran;44 kaj loĝu ĉe li kelkan tempon, ĝis kvietiĝos la furiozo de via frato;45 ĝis la kolero de via frato deturniĝos de vi, kaj li forgesos, kion vi faris al li. Tiam mi sendos kaj prenos vin de tie. Kial mi perdu vin ambaŭ en unu tago?

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_11-41-06-