13 Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min, ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.

14 Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartaĵojn faru en la arkeo, kaj ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj ekstere.

15 Kaj faru ĝin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto.

16 Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en ĝi.