Publicidade

Jeremias 20

ESP
Pasur fere a Jeremias e mete-o no cepo

1 Ora, Pasur, filho do sacerdote 1Cr 24.14;Ed 2.37-38Imer, que era 2Rs 25.18superintendente da Casa de Jeová, ouviu a Jeremias profetizando essas coisas. 2 Então, Jr 1.19;1Rs 22.27;2Cr 16.10;24.21;Am 7.10-13feriu Pasur ao profeta Jeremias e o meteu no Jó 13.27;33.11cepo que estava na Jr 37.13;38.7;Zc 14.10porta superior de Benjamim, na Casa de Jeová. 3 No dia seguinte, Pasur tirou do cepo a Jeremias. Então, lhe disse Jeremias: Jeová Is 8.3;Os 1.4,9não te pôs por nome Pasur, Jr 20.10;Jr 6.25mas Magor-Missabibe. 4 Pois assim diz Jeová: Eis que te Jó 18.11-21;Ez 26.21farei um espanto para ti mesmo e para todos os teus amigos; eles cairão pela espada dos seus inimigos, e Jr 29.21;39.6-7os teus olhos o verão. Jr 21.4-10;25.9Entregarei a todo o Judá nas mãos do rei de Babilônia, e ele os levará Jr 13.19;52.27cativos para Babilônia e matá-los-á à espada. 5 Também entregarei todas as Jr 15.13;17.3riquezas desta cidade, e todos os teus lucros, e todas as tuas coisas preciosas, sim, todos os tesouros dos reis de Judá, entregá-los-ei nas Jr 27.21-22;2Rs 20.17-18;2Cr 36.10mãos dos seus inimigos, que os despojarão, tomarão e levarão para Babilônia. 6 Tu, Jr 20.1Pasur, e todos os moradores da tua casa ireis para o cativeiro; Jr 28.15-17ireis à Babilônia, e ali morrereis, e ali sereis sepultados, tu e todos os teus Jr 20.4;Jr 14.14-15;Lm 2.14amigos, a quem profetizaste falsamente.

7 Jr 1.6-8,18-19;17.16Seduziste-me, Jeová, e deixei-me seduzir; Ez 3.14;Mq 3.8mais forte és tu do que eu e prevaleceste. Torno-me Lm 3.14objeto de escárnio o dia todo, todos Jr 38.19;Sl 22.7zombam de mim. 8 Pois, sempre que falo, clamo em alta voz; clamo: Jr 6.7Violência e despojo! Porque Jr 6.10;2Cr 36.16a palavra de Jeová se me torna em opróbrio e em ludíbrio o dia todo. 9 Se eu disser: 1Rs 19.3-4;Jn 1.2-3Não farei menção dele, nem falarei mais em seu nome, Jr 4.19;23.9;Jó 32.18-20;Sl 39.3;Ez 3.14;At 4.20no meu coração um como fogo ardente, encerrado nos meus ossos, e estou cansado de sofrer e não posso conter-me. 10 Pois Sl 31.13;57.4;64.2-4tenho ouvido a difamação de muitos, Jr 6.25terror por todos os lados. Jr 18.18;Ne 6.6-13;Is 29.21Denunciai, e o denunciaremos, dizem todos os meus Sl 41.9íntimos amigos, os que aguardam o meu manquejar; porventura, se deixará Jr 18.22seduzir, e 1Rs 19.2;22.27prevaleceremos contra ele e dele nos vingaremos. 11 Mas Jr 1.8;15.20Jeová está comigo como um que é poderoso e terrível; portanto, tropeçarão Jr 15.15;Dt 32.35-36os meus perseguidores e não prevalecerão. Porque não se houveram sabiamente, ficarão Jr 17.18grandemente envergonhados, Jr 23.40com perpétua desonra, que nunca será esquecida. 12 Mas tu, Jeová dos Exércitos, Jr 11.20;17.10;Sl 7.9;11.5;17.3;139.23que provas o justo, que vês os rins e o coração, permite Jr 11.20;Sl 59.10que veja eu a tua vingança contra eles; Sl 62.8porque te revelei a minha causa. 13 Jr 31.7Cantai a Jeová, louvai a Jeová; porque Jr 15.21;Sl 34.6;69.33livrou da mão dos malfeitores a alma do necessitado.

14 Maldito seja Jó 3.3-6o dia em que nasci! Não seja bendito o dia em que me deu à luz minha mãe! 15 Maldito seja o homem que levou, causando-lhe muita alegria, as novas a meu pai, dizendo: Nasceu-te Gn 21.6-7um filho varão! 16 Seja esse homem como Jr 23.14;49.18;50.40;Gn 19.24-25;Os 11.8;Sf 2.9as cidades que Jeová subverteu, sem se arrepender. Ouça ele Jr 48.3-4um clamor pela manhã e um alarido ao meio-dia. 17 Por que Jó 3.10-11,16;10.18-19não me matou no ventre? Assim minha mãe teria sido a minha sepultura e teria ficado para sempre grávida! 18 Por que saí do ventre Jr 15.10;Jó 3.20;5.7;14.1para ver trabalho e tristeza, de sorte que Sl 90.9;102.3os meus dias se consumissem de Jr 3.25;Sl 69.19;1Co 4.9-13vergonha?

1 Kiam la pastro Paŝĥur, filo de Imer, la ĉefa oficisto en la domo de la Eternulo, aŭdis, kiel Jeremia profetis ĉion diritan, 2 Paŝĥur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen ĉe la domo de la Eternulo. 3 La sekvantan tagon Paŝĥur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li: La Eternulo nomas vin ne Paŝĥur, sed Teruro-ĉirkaŭe. 4 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por ĉiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la reĝo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo. 5 Kaj la tutan havon de ĉi tiu urbo kaj ĝian tutan laborakiron kaj ĉiujn ĝiajn valoraĵojn kaj ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon. 6 Kaj vi, Paŝĥur, kaj ĉiuj loĝantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj ĉiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.

7 Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi fariĝis objekto de ĉiutaga mokado, ĉiu mokas min. 8 Ĉar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo fariĝis por mi kaŭzo de honto kaj de ĉiutaga mokado. 9 Mi diris al mi: Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio fariĝis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi laciĝis de retenado kaj ne plu povis elteni. 10 Ĉar mi aŭdas la insultadon de multaj kaj minacadon ĉirkaŭe: Akuzu, ni akuzu lin! Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li. 11 Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesiĝos. 12 Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian venĝon sur ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson. 13 Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; ĉar Li savas la animon de malriĉulo el la mano de malbonaguloj.

14 Malbenita estu la tago, en kiu mi naskiĝis; la tago, en kiu mia patrino min naskis, ne estu benita. 15 Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris: Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan ĝojon. 16 Tiu homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis; li aŭdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze. 17 Kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj ŝia ventro restu graveda por ĉiam? 18 Kial mi eliris el la utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu en honto?

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_19-25-13-