Publicidade

Jeremias 52

ESP
O cerco, tomada e destruição de Jerusalém

1 2Rs 24.18-20;2Cr 36.11-13Zedequias tinha vinte e um anos quando começou a reinar, e reinou onze anos em Jerusalém. Sua mãe chamava-se Hamutal, filha de Jeremias de Js 10.29;2Rs 8.22;Is 37.8Libna. 2 Ele fez o que era 1Rs 14.22mau aos olhos de Jeová, conforme tudo o que Jr 36.30-31Jeoaquim fizera. 3 Isto aconteceu por causa Is 3.1,4,5da ira de Jeová em Jerusalém até os ter lançado da sua presença.

Zedequias 2Cr 36.13rebelou-se contra o rei de Babilônia. 4 Jr 39.1;2Rs 25.1-7;Ez 24.1-2Sucedeu que, no ano nono do seu reinado, no décimo mês, aos dez dias do mês, veio Nabucodonosor, rei de Babilônia, com todo o seu exército contra Jerusalém, e acampou-se contra ela; e contra ela levantaram Jr 32.24trincheiras ao redor. 5 A cidade ficou sitiada até o undécimo ano de Zedequias. 6 Jr 39.2No quarto mês aos nove dias do mês, viu-se a cidade apertada Jr 38.9;2Rs 25.3de fome, de modo que não havia pão para o povo da terra. 7 Então se abriu Jr 39.2uma brecha na cidade, Jr 39.4-7;51.32e todos os homens de guerra fugiram, e saíram da cidade de noite, pelo caminho da porta entre os dois muros, a qual está junto ao jardim do rei (ora os caldeus cercavam a cidade ao redor); e foram-se pelo caminho da Arabá. 8 Mas o exército dos caldeus perseguiu o rei, Jr 21.7;32.4;34.21;37.17;38.23e alcançou a Zedequias nas campinas de Jericó; todo o seu exército dispersou-se e o abandonou. 9 Prenderam o rei, Jr 39.5;2Rs 25.6e o levaram ao rei de Babilônia a Jr 39.5;Nm 34.11Ribla na terra de Nm 13.21;Js 13.5Hamate; e ele lhe pronunciou a sentença. 10 O rei de Babilônia Jr 22.30;39.6matou os filhos de Zedequias diante dos seus olhos; e bem assim matou todos os príncipes de Judá em Ribla. 11 Jr 39.7;Ez 12.13Vazou os olhos de Zedequias, atou-o com cadeias, levou-o para Babilônia e o pôs no cárcere até o dia da sua morte.

12 2Rs 25.8-21Ora no quinto mês, aos dez dias do mês, era o Jr 52.29;2Rs 24.12;25.8décimo nono ano de Nabucodonosor, rei de Babilônia, veio a Jerusalém Nebuzaradã, capitão da guarda, que assistia na presença do rei de Babilônia; 13 2Cr 36.19;Sl 74.6-8;79.1;Is 64.10-11;Lm 2.7;Mq 3.12queimou a casa de Jeová, Jr 39.8e a casa do rei; e todas as casas de Jerusalém, a saber, todas as casas importantes, ele as entregou às chamas. 14 Todo o exército dos caldeus que estava com o capitão da guarda 2Rs 25.10;Ne 1.3deitou abaixo em roda todos os muros de Jerusalém. 15 Dos mais pobres da terra, e o resto do povo que havia ficado na cidade, e Jr 39.9os desertores que se tinham passado ao rei de Babilônia, e o resto da multidão, 2Rs 25.11levou-os cativos Nebuzaradã, capitão da guarda. 16 Mas dos mais pobres da terra Jr 39.10;40.2-6;2Rs 25.12deixou Nebuzaradã, capitão da guarda, para serem vinheiros e lavradores.

17 Os caldeus despedaçaram as Jr 52.21-23;Jr 27.19-22;1Rs 7.15-22colunas de cobre que estavam na casa de Jeová, 1Rs 7.27-36e as bases, 1Rs 7.23-26e o mar de cobre que estava na casa de Jeová, e levaram todo o cobre para Babilônia. 18 Levaram também 1Rs 7.40,45as panelas, e as pás e os apagadores, e as bacias, e as colheres, e todos os vasos de cobre, de que usavam no ministério. 19 Levou o capitão da guarda 1Rs 7.49-50os copos, e os braseiros, e as bacias, e as panelas, e os candeeiros, e as colheres e as taças, o que era de ouro, em ouro, e o que era de prata, em prata, 20 as duas colunas, o único mar, e os doze bois de cobre que estavam debaixo das bases, que o rei Salomão tinha feito para a casa de Jeová. O cobre de todos estes vasos 1Rs 7.47não tinha peso. 21 Quanto às colunas, 1Rs 7.15a altura de cada coluna era de dezoito cúbitos; um cordão de doze cúbitos a cercava; e a sua grossura era de quatro dedos: era oca. 22 Sobre ela havia um 1Rs 7.16capitel de cobre; e cada capitel tinha cinco cúbitos de alto, e uma rede e 1Rs 7.20,42romãs sobre o capitel ao redor, tudo de cobre; e a segunda coluna tinha as mesmas coisas, e romãs. 23 Havia noventa e seis romãs aos lados; as romãs todas eram cem, postas sobre a rede ao redor.

24 Levou o capitão da guarda a 2Rs 25.18;1Cr 6.14;Ed 7.1Seraías, o sumo sacerdote, e a Jr 21.1;29.25,29;37.3;2Rs 25.18Sofonias o segundo sacerdote e os três Jr 35.4;1Cr 9.19;Sl 84.10guardas da porta; 25 e da cidade levou a um oficial que tinha a seu cargo os homens de guerra; e a sete homens dos Et 1.14;Mt 18.10que assistiam ao rei e que se achavam na cidade; e ao escriba do capitão do exército que registrava o povo da terra; e sessenta homens do povo da terra, que se achavam no meio da cidade. 26 Tomando-os Jr 52.12,15-16Nebuzaradã, capitão da guarda, 2Rs 25.20-21levou-os ao rei de Babilônia, a Jr 52.9Ribla. 27 O rei de Babilônia Ez 8.11-18os feriu, assim matando-os, em Ribla na terra de Hamate. Assim Judá Jr 13.19;20.4;25.9-11;39.9;Is 6.11-12;27.10;32.13-14;Ez 33.28;Mq 4.10foi levado cativo fora da sua terra.

28 Esta é a gente que 2Rs 24.2-3,12-16;2Cr 36.20;Ed 2.1;Ne 7.6;Dn 1.1-3Nabucodonosor levou cativo: no sétimo ano três mil e vinte e três judeus; 29 no décimo oitavo ano de Nabucodonosor, levou de Jerusalém oitocentas e trinta e duas pessoas; 30 no vigésimo terceiro ano de Nabucodonosor, Jr 52.12-15;Jr 39.9;2Rs 25.11Nebuzaradã, capitão da guarda, levou cativas dentre os judeus setecentas e quarenta e cinco pessoas: todas as pessoas foram quatro mil e seiscentas.

31 2Rs 25.27-30No trigésimo sétimo ano do cativeiro de Jeoaquim, rei de Judá, no duodécimo mês aos vinte e cinco dias do mês, Evil-Merodaque, rei de Babilônia, no primeiro ano do seu reinado, Gn 40.13,20;Sl 3.3;27.6levantou a cabeça de Jeoaquim, rei de Judá, e o tirou do cárcere. 32 Falou-lhe benignamente, pôs o trono dele acima dos tronos dos reis que estavam com ele em Babilônia. 33 Gn 41.14,42Fez-lhe mudar os vestidos de que usava no cárcere; e Jeoaquim 2Sm 9.7,13;1Rs 2.7comia pão na presença do rei continuamente todos os dias de sua vida. 34 Para a sua ração, foi-lhe dada pelo rei de Babilônia 2Sm 9.10uma ração contínua, em cada dia a sua porção até o dia da sua morte, durante todos os dias da sua vida.

1 La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna. 2 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel ĉio, kion faris Jehojakim. 3 Ĉar la kolero de la Eternulo estis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ Judujo, ĝis Li forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Kaj Cidkija defalis de la reĝo de Babel. 4 En la naŭa jaro de lia reĝado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn. 5 Kaj la urbo restis sieĝata ĝis la dek-unua jaro de la reĝo Cidkija. 6 En la kvara monato, en la naŭa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortiĝis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon, 7 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj ĉiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laŭ la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la ĝardeno de la reĝo, kaj foriris laŭ la vojo al la stepo. Kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la urbo. 8 Kaj la militistaro de la Ĥaldeoj postkuris la reĝon kaj kuratingis Cidkijan sur la stepo de Jeriĥo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li. 9 Kaj ili kaptis la reĝon kaj forkondukis lin al la reĝo de Babel, en Riblan, en la lando Ĥamat, kaj oni faris pri li juĝon. 10 Kaj la reĝo de Babel buĉis la filojn de Cidkija antaŭ liaj okuloj, kaj ankaŭ ĉiujn eminentulojn de Judujo li buĉis en Ribla. 11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la reĝo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon ĝis la tago de lia morto.

12 En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek-naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu ĉiam estis apud la reĝo de Babel, en Jerusalemon. 13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro. 14 Kaj ĉiujn muregojn de Jerusalem ĉirkaŭe detruis la tuta militistaro de la Ĥaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj. 15 La malriĉulojn el la urbo, kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj. 16 Sed iom el la malriĉuloj de la lando Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj. 17 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazaĵojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la Ĥaldeoj disrompis kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon. 18 Kaj la potojn kaj la ŝovelilojn kaj la tranĉilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj ĉiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj ĉe la servado, ili forprenis. 19 Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la verŝilojn, kiuj estis el oro el arĝento, prenis la estro de la korpogardistoj. 20 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la reĝo Salomono por la domo de la Eternulo: la kvanto da kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 21 La kolonoj havis ĉiu la alton de dek ok ulnoj, kaj ĝin ĉirkaŭis ŝnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; ĝia diko estis kvar fingroj, kaj interne ĝi estis malplena. 22 Ĝi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj ĉirkaŭ la krono estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro; tiel same estis ĉe la dua kolono, ankaŭ kun granatoj. 23 Da granatoj estis sur ĉiu flanko naŭdek ses; la nombro de la granatoj ĉirkaŭ la krono estis cent. 24 Kaj la korpogardistestro prenis la ĉefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj troviĝis en la urbo. 26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan. 27 Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando. 28 Jen estas la kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis: en la sepa jaro tri mil dudek tri Judojn; 29 en la dek-oka jaro de Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem; 30 en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj: la kvanto de ĉiuj estis kvar mil sescent homoj.

31 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil-Merodaĥ, reĝo de Babel, en la unua jaro de sia reĝado, levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo; 32 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel; 33 kaj li ŝanĝis liajn vestojn de malliberejo; kaj li manĝadis ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo. 34 Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la reĝo de Babel ĉiutage dum lia tuta vivo, ĝis la tago de lia morto.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_19-25-13-