11 Kaj mi venis en Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri tagoj,

12 mi leviĝis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis.

13 Kaj mi trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo, al la Fonto de la Drako kaj al la Pordego de Sterko; mi rigardis la muregojn de Jerusalem, kiel detruitaj ili estas, kaj ĝiajn pordegojn, kiel ili estas forbruligitaj per fajro.

14 Kaj mi alrajdis al la Pordego de la Fonto kaj al la Reĝa Lageto; sed tie ne estis sufiĉe da spaco, ke povu trairi la besto, kiu estis sub mi.

15 Kaj mi leviĝis nokte laŭ la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis.

16 Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris ĝis nun.

11 我到了耶路撒冷, 在那里停留了三天。

12 我在夜间起来, 和几个人一起出去, 我没有告诉任何人我的 神使我定意要为耶路撒冷作的事, 除了我所骑的一头牲口以外, 没有带着别的牲口。

13 我夜间出了谷门, 向着龙泉走去, 到了粪门, 视察耶路撒冷破坏了的城墙和被火焚毁的城门。

14 我又往前走, 到了泉门和王池, 因为地方不够让我骑着牲口过去,

15 我只得在夜间沿溪而上, 视察城墙, 然后转回, 经过谷门, 回到城里。

16 没有一个官长知道我去过什么地方, 作了什么事。我也一直没有告诉犹大人、或祭司、或贵胄、或官长, 或其余作工的人。