1 Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon.2 Kaj la virino gravediĝis, kaj naskis filon; kaj ŝi vidis, ke li estas bela, kaj ŝi kaŝis lin dum tri monatoj.3 Sed ŝi ne povis plu kaŝi lin, tial ŝi prenis por li keston el kanoj kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo, kaj metis tien la infanon kaj metis ĝin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero.4 Kaj lia fratino stariĝis malproksime, por sciiĝi, kio fariĝos kun li.5 Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj ŝiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. Ŝi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj ŝi sendis sian sklavinon, ke ŝi ĝin prenu.6 Ŝi malfermis, kaj ekvidis la infanon; ĝi estis knabeto, kiu ploris. Kaj ŝi kompatis lin, kaj diris:Ĝi estas el la Hebreaj infanoj.7 Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono:Ĉu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke ŝi nutru por vi la infanon?8 Kaj la filino de Faraono diris al ŝi:Iru. Kaj la knabino iris kaj vokis la patrinon de la infano.9 Kaj la filino de Faraono diris al ŝi:Prenu ĉi tiun infanon kaj nutru ĝin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris ĝin.10 Kiam la infano grandiĝis, ŝi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li fariĝis filo por ŝi, kaj ŝi donis al li la nomon Moseo, dirante:El la akvo mi lin eltiris.
Publicidade
Êxodo 2
Veja também
Publicidade