8 Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene:

9 Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi;

10 kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el ĉiuj bestoj de la tero kun vi, el ĉiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun ĉiuj bestoj de la tero.

11 Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermiĝos plu ĉiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron.

12 Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:

13 Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero.