15 Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia:Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni.

16 Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo.

17 Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano.

18 Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj.