18 Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaŭ li.

19 Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaŭ Jesuo.

20 Kaj vidante ilian fidon, li diris:Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj.

21 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante:Kiu estas ĉi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola?

22 Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili:Kial vi diskutas en viaj koroj?

23 Kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aŭ diri:Leviĝu kaj piediru?

24 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:Mi diras al vi:Leviĝu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo.

25 Kaj tuj li leviĝis antaŭ ili, kaj prenis tion, sur kio li kuŝis, kaj iris al sia domo, glorante Dion.