Publicidade

Lucas 7

11 Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj disĉiploj kaj granda homamaso.12 Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun ŝi.13 Kaj kiam la Sinjoro ŝin vidis, li kortuŝiĝis pri ŝi, kaj diris al ŝi:Ne ploru.14 Kaj li alproksimiĝis, kaj tuŝis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris:Junulo, mi diras al vi:Leviĝu.15 Kaj la mortinto side leviĝis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.16 Kaj timo kaptis ĉiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto leviĝis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon.17 Kaj ĉi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta ĉirkaŭaĵo.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_11-41-06-