Publicidade

Lucas 8

40 Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, ĉar ĉiuj atendis lin.41 Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin ĵetis antaŭ la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon;42 ĉar li havis unu solan filinon, proksimume dekdujaran, kaj ŝi estis mortanta. Kaj dum li iris, la homamaso ĉirkaŭpremis lin.43 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu,44 venis malantaŭ lin, kaj tuŝis la randon de lia vestaĵo; kaj tuj ŝia sangofluo ĉesiĝis.45 Kaj Jesuo diris:Kiu min tuŝis? Kaj kiam ĉiuj neis, Petro diris:Estro, la homamaso ĉirkaŭas kaj premas vin.46 Sed Jesuo diris:Iu min tuŝis; ĉar mi sentis, ke de mi eliris potenco.47 Kaj kiam la virino ekvidis, ke ŝi ne estas kaŝita, ŝi venis tremanta, kaj, sin ĵetante antaŭ lin, sciigis antaŭ la tuta popolo, pro kia motivo ŝi tuŝis lin, kaj kiel ŝi estas tuj sanigita.48 Kaj li diris al ŝi:Filino, via fido vin savis; iru en pacon.49 Dum li ankoraŭ parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino jam mortis; ne ĝenu la instruiston.50 Sed Jesuo, aŭdinte tion, respondis al li:Ne timu; nur kredu, kaj ŝi estos savita.51 Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino.52 Kaj ĉiuj ploris kaj ĝemis pro ŝi; sed li diris:Ne ploru; ĉar ŝi ne mortis, sed dormas.53 Kaj ili mokridis lin, sciante, ke ŝi mortis.54 Sed li, preninte ŝian manon, vokis ŝin, dirante:Knabino, leviĝu.55 Kaj ŝia spirito revenis, kaj ŝi tuj stariĝis; kaj li ordonis, ke oni donu al ŝi manĝi.56 Kaj ŝiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_11-41-06-